Oficiala retpaĝo por disvastigi Unuecan Perceptadon

– La Unueca Perceptado estas la plej grava fakto de la menso kaj la malplej konata. Ĝi ne estas teorio. Ĝi estas paco, renoviĝo kaj kununueco. Ĝi estas la fino de la psikologia konflikto. La Unueca Perceptado estas la plena vekiĝo el la dormosufero de tiu inkubo kiu estas la ĉiutaga maldormo-fare de ni-. Ne sufiĉas difini Unuecan Perceptadon, sed oni bezonas studi la verkojn pri ĝi por vivi tiel konstante kaj sendistorde. La Unueca Perceptado estas la vera vivmaniero kiun bezonas la homaro jam. –
Ruben Feldman Gonzalez

La Nova Paradigmo en Psikologio

Vi povas deŝarĝi ĉi plenan verkon pere de ĉi komputilaĵoj PDFDOC.
Por vidi ĉi verkojn oni bezonas havi en via komputilo Acrobat Reader © por PDF formato aŭ ono bezonas Word Viewer © por DOC formato.

La Mio: Parto kaj produkto de la procezo META

Ni estas prezentantaj novan paradigmon en la psikologi-historio; kaj temas pri simpla vero kun grandegaj kaj multaj implicoj. Inter la aferoj, kiujn ni devas rigardi nov-maniere, se ni volas kompreni pli bone la homan dramon, estas la koncepto pri "mio".

Uzante tiun subtilan pensmanieron, kiun ni nomas "esplora negativa penso", ni komencu klarigante tion, kio estas, kio ne estas por ni la mio.

Kiam la Hindoj diras tal-vam-asi (vi estas tio), ili parolas pri la identeco de la homa mio (aŭ almenaŭ pri "supera" parto de la homa mio) kun la dia mio (Dio aŭ Atman).

Kiam Moseo parolas kun Dio, demandante Lian nomon kaj Li respondas: "Mi estas , kiu estas" (Eliro, 3), estas alia aludo al la dia identeco de la homo. En tiuj ĉi parolaj klopodoj komuniki ion tre gravan por la homo, oni perceptas kvankam subtile, la kompareman esencon de la procezo META.

Ni estas dirantaj, ke la mio estas parto kaj produkto de la procezo META kaj ke tiu ĉi procezo estas tio, kio kreas la kontraŭaĵojn "tio ĉi kaj tio" aŭ "supera kaj malsupra".

Tiu ĉi esenco mem de la procezo META estas tio, kio malhelpis dum jarcentoj la komprenadon de tio fundamenta de la religia mesaĝo.

Aliflanke, la "mio" estis konceptita en Psikologio laŭ multaj malsamaj manieroj, kiuj pliigis la konfuzon.

Por Sullivan, la mio aŭ la "mi-sistemo" estas la intergriĝo de trajto, kiujn aprobis plenkreskuloj gravsignifaj dum la unua vivjaro kaj la infaneco.

Por Freud la "karaktero" estas rezultato de la sublimigado de la instinktoj far la supermio, kaj la supermio estas ne malpli ol la internigado de sintenoj de la plenkreskuloj gravsignifaj, dum la unua vivjaro kaj la infaneco.

Karen Horney parolas pri aktuala mio, reala mio (kio oni estas laŭ la nuntempa potenco) kaj idealigita mio (kio oni devus esti pro si mem).

Poste aperis la koncepto pri "epigenezoj(13) de la mio", konsekvence de la granda scivolemo por koni kiel disvolviĝas en la tempo tiu ento tiel malpreciza kaj samtempe tiel reala, kiu estas mio.

Valoras la penon legi kelkajn el la tiusencaj klopodoj, kiuj jam iĝas klasikaj:

  1. La ĉapitro "Ok aĝoj homaj", en la libro “Infancia y Sociedad” de Erik H. Erikson (Bonaero, Horme, 1978, 71 eld.)
  2. La libro de Anna Freud “El yo y los mecanismos de defensa” (Bonaero, Paidos, 1977, 11a eld.)
  3. “El primer ano de vida del nino”, de Rene Spitz(Madrido, Aguilar, 1975).
  4. “El nacimiento psicologico de infante humano”, de Margret Mahler(Bonaero, Marymar, 1977).

Carl Jung parolas pri "mi-kompleksoj", kio estas preskaŭ same kiel priskribi la ekzistadon de kelkaj aŭ pluraj psikologiaj "mioj", agantaj iel "sendepende" unu de la alia.

Lia sekvanto Maurice Nicoll disvolvis tiun ĉi ideon pri la "pluraj mioj" kaj parolis pri la "observanta mio".

Niaopinie, denove montriĝas ĉe tiuj ĉi aŭtoroj la tendenco fragmentiga kaj esence dualeca de la procezo META; procezo, kiu moviĝas senĉese inter "kontraŭaĵoj" aŭ "paroj". Laste, tiu ĉi tendenco disigas la observanton de tio, kion li observas ĝis diskoneksigi la individuon disde ties propra realo kaj disde la realo mem, je diversaj gradoj.

En 1923 Sigmund Freud prezentas al la mondo sian strukturan teorion; tio, kio kristaligas kion ni nomas "la unua paradigmo en psikologio". La nia estus da "la nova paradigmo".

Freud priskribas la mion kiel psikologian agenton okupatan pri la perceptado de la realo kaj pri la alĝustigo al tiu media realo.

Li kondensas interne de la mio, serion da funkcioj, kiuj estis tre bone resumitaj kaj ordigitaj en la libro de Leopold Bellak Funkcioj de la mio en normaluloj, neŭrozuloj kaj skizofreniuloj.

Sed Freud lokas en tiu mio la memoron kaj la perceptadon. En nia nova paradigmo ni zorgas tre bone respekti la fundamentajn diferencojn ekzistantajn inter la mnemonika procezo (META) kaj la unueca perceptado. Ambaŭ ili estas neakordigeblaj kaj, pro tio, ni vidos, ke oni ne povas inkludi ilin en unu solan koncepton.

Ni diras, ke la memoro okazigas tiun "psikologian glaciigon", kiu estas la mio aŭ egoo. Ni diras ankaŭ, ke la mio ne estas nur la produkto, sed fine ĝi prenas parton de la procezo META kaj ambaŭ, META + mio, kiuj fakte samas, interferas la unuecan perceptadon.

Ĉu eblas tamen la ekzistado de unueca perceptado de la mi-procezo?

Almenaŭ hispane, ni ne diras "mi kreskigas miajn ostojn aŭ cirkuligas mian sangon", same kiel ni diras "mi pensas, do mi ekzistas".

Kio okazas, kiam la mio pripensas pri si mem kaj demandas sin: "kio mi estas?" aŭ "kio estas mio?"?

Tiu ĉi demando povas:

  1. okazigi amason da ideoj, bildoj, memoroj kaj emocioj (ĉio, kion ni hispane nomas sendistinge "pripenso", aŭ
  2. okazigi agon de memobservado, kiu eventuale povas iĝi parto de la unueca perceptado, kaj en tiu unueca perceptado, tiom la mio, kiom la procezo META, ne plu ekzistas. La restarigo en la psikologia kampo (akceptante la esprimon) de la mnemonika procezo aŭ mio, finiĝas siafoje per la ago de unueca perceptado.

Mio, tempo kaj kaŭzeco(Piaget kaj Einstein)

Resume kaj simpligante: tio, kion ni nomas "si mem"; tio, kion ni nomas mio, kaj kiu kredas "pligradiĝi", protektiĝi kaj sekuriĝi per la rekono de probabla deveno, de siaj propraĵoj kaj universitataj titoloj (konoj kaj posedaĵoj), kiu sentiĝas savita, partoprenante grupon, klanon aŭ nacion; tio, kio baziĝas sur la koncepto: "de mi" kaj "pli kaj pli" (pli da grandiĝo, pli da kono, pli da sekureco, pli da sekureco, ktp), tio ne estas stabila ento. Pli ĝuste, tiu "mio" tiu "si mem" estas procezo, kiu pli similas al kina mova filmo ol al senmova fotografia bildo.

Kiam ni esploras la kialon de io, kio ni kredas esti, ni serĉas unu el la fotoj en la longa rulo de tiu senĉese mova filmo, kiu estas la procezo META, kiu estas nia memoro.

La fizika-kemia procezo mem de la cerbo je molekula nivelo en la neŭronoj estas konscie interpretita pere de bildoj, kiuj estas poste registritaj far la memoro. Oni do povas konstrui vortojn surbaze de tiuj memoraj bildoj, kiujn ni nomas "penso". La penso ĉifras kaj deĉifras centripetajn mesaĝojn (al neŭronaj molekuloj tra la sensaj vojoj) kaj centrifugajn (al la medio tra la movaj vojoj) je malsamaj niveloj. Vidu la skemon de sir John Eccles en ties libro Alfrontante la realon, 1publikigita en 1970.

Iĝas videble, laŭmezure kiel ni penetras en la problemon, ke ekzistas viscera kaj glanda (aŭtonomika) ekvivalento al tiu procezo META kaj ke eĉ la molekulaj procezoj mem de la neŭrono iom post iom eniĝas en la nuran mensan procezon, kiun oni instruis al ni rekoni ennia kulturo.

Ankaŭ ĉiam pli evidentiĝas, precipe kiam ni konstatas la mensagadon en ni mem sen "antaŭjuĝoj" aŭ iaj ajn kondiĉoj, ke la mnemonika procezo kaj ĉio, kio akompanas ĝin (ĉu neŭrofiziologie ĉu psikologie) ne estas la nura mensagado.

Iom post iom oni perceptas kiamaniere la procezo META interferas kun la aliaj mensagadoj ĝis tio, ke ĝi fariĝas neakordogebla kun ili. Tiu ĉi procezo META polarizas diversajn bildejn, ideojn kaj memorojn ĉirkaŭ la mi-koncepto. Tio ĉi okazas en la infano, kiu identiĝas kun siaj gepatroj, aŭ en la adeleskanto, kiu "iĝas unu kun" la idolo (eidetos), kiun iumomente kaj iuloke la kulturo elstarigas: la milit-heroo, la televid-kantisto, la kinaktoro au la futballudisto.

Se ni intencas kredi, ke la procezo META (penso) kaj la mio estas disigitaj aŭ estas malsamaj, ne eblos havi uuecan perceptadon pri la funkciado de la procezo META (la mio) en determinita momento.

Ankaŭ ne eblos havi insight-n (aŭ internan vidadon)de la procezo META, se ni uzas ian ajn formon de mnemonika dualeco: la komparon, la justigon aŭ la kondamnon, kiuj estas nur mezuroj inter du imagaj punktoj. Tiuj ĉi "mezuroj" estas alia maniero ŝanĝi la kinan flimon en senmovan fotografajon.

Kontinueco, daurigo kaj restado

La memoro (mnemonos), kiu registras la diversajn stadiojn de la propra vivo, trudas al ĝi kontinuecon pere de la koncepto pri "mio", kiu tiamaniere iĝas parte utila. Tiel la "mio" estas la formo imaga (eidetos) aŭ ideiga kiel la procezo META havigas al si kontinuecon en la pasinteco kaj daŭrigon en la venonteco. La "mio" iĝas ankaŭ iluzia imago de restado trans la senĉesa ŝanĝiĝo de ĉiuj aĵoj, personoj, ideoj kaj okazajoj. La "mio" eĉ iĝas la iluzio resti ĉiam sama, malatentante la sekvencajn ŝanĝojn en si mem.

La koncepto pri "mio" estas la "vojo de la plej malgranda peno", kompare kun la senĉesa energia konsumo bezonata de la rekta (aŭ unueca) perceptado de la senĉesa ŝanĝo de ĉio.

La tri konscioj

Kaj la mio estas unu el la eblajformoj de konscio kaj agado; tiu konscio, kiun nia kulturo unuflanke emfazas. Surbaze de nia modelo de menso ni dirus, ke ekzistas almenaŭ tri formoj de konscio kaj agado en la homo :

  1. "linia" konscio : tiu de la procezo META, kie estas registro de la realo.
  2. "triangula" koncio : tiu de la unueca perceptado kaj de la inteligenta diferencigo, kaj
  3. "cirkla" konscio aŭ kariokonscio, kie ekzistas rekonstituado de la realo. Oni vidas kaj aŭdas sen distordi tion viditan aŭ aŭditan.

Ni rediras, ke tiujn esprimmanierojn oni ne devas konsideri tre laŭlitere kaj ke ili estas nur poreksplikaj eblecoj.

La "linia" konscio, "mieca" au "META" emfazas la gravecon de la fotografaĵo aŭ senmova bildo. La "triangula" konscio de la "inteligenta unueca perceptado" estus pli rilatigitaj kun la kina filmo, kiu estas la realo, tiel interna, kiel media.

Vojaĝoj kaj movo

Vojaĝoj: alivorte, la agado de la procezo META estus tiu de reaj vojaĝoj ekde unu punkto ĝis alia (fragmentaj movoj ene de la dualeco, kiu estas komparo, justigo, kondenso [nekonscia], kondamno, mezuro, ktp).

Movo: male, la agado de la unueca perceptado estus same kiel partopreno en la movo de la realo transe de ĉia dualeco, komparo aŭ mezuro. Tio ĉi implicas, ke ĝi estas la sola mensa agado, en kiu eblas rekta kaj profunda kontakto kun alia homo : la unueca rilato. Tie ne ekzistas la komparo, la kodamno, la justigo, la mezuro, la bildo, kaj la timo, kiu iras kune kun ĉio ĉi.

Tempo, spaco kaj kauzeco

Jean Piaget observis, ke inter la kvara kaj la sepa vivjaroj la infano firmigas tion, kion ni nomas la "mio", per formado de la koncepto pri spaco kaj tempo, kaj per la komenco de la strukturado de la ideo pri kaŭzeco.

Sed kio vere okazas ?

La esenco de la realo, kiu ĉirkaŭas nin, estas la movo. Je nivelo de unueca perceptado, ekzistas nur movo kaj konstanta ŝanĝo, "tiom interne, kiom ekstere".

En tiu movo kaj tiu ŝanĝo, kiu la procezo META aŭ la linia konscio "fiksas" aŭ intencas fiksi aŭ fotografi inter du punktoj tute hipotezaj:

Punkto 1: ĉi tie.
Punkto 2: tie, kaj inte ambaŭ punktoj, ekzistas la spaco.

au :

Punkto 1 :Antaŭe (memoroj)
Punkto 2 :Nun (sed ne la percepta nuno, sed la bilda kaj parola nuno).
Punkto 3 :Piste (kiu estas nur ideo aŭ memoro de la koncepto pri estonteco), kaj inter tiuj ĉi punktoj ekzistas la tempo.

La procezo META tradukas parte la movon de la realo (iterna aŭ ekstera) enparolan. emocian, imagan, idean lingvon, kiun oni konas kiel spacon kaj tempon. Ne surprzas, ke de tiuj ĉi ideoj pri spaco kaj tempo (eterna komparo inter du puktoj) rezultas kiel natura konsekvenco la ideo pri kaŭzeco. Ĉiu kaŭzo havas sian efikon kaj inverse(alifoje la du punktoj de la dualeco). Tie ĉi la infano malkovris la "ĉefŝlosilon", kiu malfermas la pordojn de la rilatoj inter kaŭzoj kaj efikoj: ĝiaj demandoj "kial?".

La eblaj distordoj de tiuj rilatoj inter kaŭzoj kaj efikoj, kiuj rezultas kiel respondo al la demando "kial?", ests sennombraj, kaj multon oni skribis pri tiuj distordoj.

Modeloj de la kauza rilato

Ekzistas almenaŭ kvin muldiloj aŭ modeloj por respondi la demandon "kial?" en la procezo META.

  1. Kaŭza ĉeno: la modelo plej simpla kaj do la plej uzata: unu kaŭzo havas unu efikon kaj ĉiu efiko estas antaŭigita en la tempo per kaŭzo.
  2. Polideterminismo (kaŭza reto) : inter kaŭzo kaj efiko estas "spaco", kiu nepre estas okupita de la novaj okazaĵoj, kiuj siafoje igas sin novaj kaŭzoj de la sama efiko. Tiamaniere, al unu sama efiko kunfluas multaj ĉenoj de kaŭzoj kaj efikoj.
  3. Kaŭza retroflekso : ĉu povas la efiko transformiĝi en kaŭzon de la kaŭzo? Tio estas, ĉu oni bezonas kuradi longe ĉiutage por havi bonfartan koron, aŭ ĉu oni bezonashavi bonfartan koron por kuradi longe ĉiutage ? Ĉu estas malriĉeco rezultato de skizofrenio, kiel konsekvenco de la nefirma socia kaj labora adaptiĝo de la skizofreniulo, aŭ ĉu malriĉuloj estas pli dispoziciitaj je la skizofrenio, konsekvence de dieto vitamine kaj proteine nesufiĉa, kio finfine difektas la cerban metabolon? Wynne kaj singer antaŭdiris 100% ekzakte kiuj estos la patroj, kiuj edukos skizofreniajn filojn kaŭze de "misdirektoj ĉe komunikiĝo". Tamen, pli poste aperis la diskutado pri tio, ke eble estus la infanoj jam skizofreniaj, kiuj kreis la "misdirektojn ĉe komunikiĝo" kun siaj gepatroj.
  4. Kaŭza interago:tiu modelo de kaŭza rilato havas bonan ekzemplon en la teorio de la ĝeneralaj sistemoj, de Bertalanffy, vaste aplikita en familia psikoterapio (Minuchin kaj aliaj) : "Du elementoj de unu rilato estas la rezultato de reciproka kaj konstanta transformiĝo".
  5. Sinkroneco: tiu modelo de kaŭza rilato estis priskribita de Carl Jung kaj li plendis ĝismorte pri tio, ke oni ne komprenis lin. Ni memoru, por ne plikonfuziĝi, ke la vorto "sinkroneco" estis uzita tute alisence far Rene Spitz, neniel rilatigite al tiu ĉi senco. sinkroneco estas la senkaŭza rilato inter du samtempaj faktoj. La originala ekzemplo de Jung en lia artikolo "Sinkroneco" estis la Astrologio. La ĵus aperintaj laboroj kune faritaj de la neŭrologo Karl Pribram (Universitato de Stanford) kaj la kernfizikisto David Bohm (Universitato de Londono) pri la holografia modelo aktualigas kaj igas pli signifaj la konceptojn de Jung pri la senkaŭza rilato aŭ sinkroneco.

Einstein kaj la tempo

Ni do klare vidis, kiel la mnemonika dualeco kmpari du hipotezajn punktojn kondukas nin el la koncepto pri spaco al la koncepto pri tempo kaj laste, al la starigo de diversaj specoj de kaŭza rilato inter la faktoj. Iu diris al mi dum unu el miaj universitataj prelegoj en Latinameriko, ke Albert Einstein alportis alian nocion pri tempo krom la mnemonika dualeco. Ni vidu kial tio ne pravas.

La teorio de la relativeco de Einstein ne modifas la esencan dualecon (mnemonikan) de la origino de la koncepto pri tempo. La matematikaj deduktoj kaj konkludoj de Einstein influis nur la ĉefajn Neŭtonajn ideojn en la nuntempa Fiziko, detruante la bazan Neutnan ekirpunkton, kiu diras, ke "la tempo estas absoluta kaj universe la sama".

Einstein siaflanke parolas al ni pri la tempa relativeco kaj enkondukas la varianton de la observanto kaj ties movo kiel gravan faktoron por la taksado kaj la mezurado de latempo.

La plej konata ekzemplo, kiun Albert Einstein mem plurfoje uzis, estas jena: "Ĉefo de fervoja stacio vidas du fulmojn falantajn malproksime sur la relvojoj, ekzaktesamtempe, unu oriente kaj la alia okcidente, kaj li deduktas, ke ili ambaŭ falis samtempe.

En la momento kiam tio ĉi okazas, trajno preterpasas okcidenten, en kiu iu pasaĝero lokiĝas samdistance inter la du fulmoj, same kiel la staciĉefo.

La trajno moviĝas rapidege kaj la pasaĝero registras malsaman bildon: la okcidenta fulmo ŝajnas fali antaŭ ol la orienta fulmo, ĉar la trajno moviĝas okcidenten, do la fulmlumo orient-devenanta bezonos iomete pli da tempo por atingi la retinojn de la pasaĝero ol la fulmlumo okcident-devenanta".

En nia nova psikologia paradigmo ni dirus, ke Einstein konfirmis, ke la procezo META estas fonto de eblaj iluzioj kaj ke ĝi estas esence dualeca.

Ni dirus figure, ke la atomoj aŭ nedivideblaj unuoj de la procezo META estas "unuoj de dualeco".

La movo de tiuj "unuoj de dualeco", kiu estas la procezo META mem, originigas skemojn kaj modelojn aj simbolojn, kiuj helpas nin interpreti, registri aŭ memori la realon, sed ili neniel hilpas nin starigi rektan kontakton kun tiu realo, t.e. rekonstitui la realon en nia interno.

En la ekzemplo uzita de Eistein, la tempomezuro dependas de la elekto de la referenca kadro.

La mezuro estos malsama por la staciĉefo kaj por la pasaĝero de la trajno, sed ili ambaŭ senalternative dependos de komparo inter du punktoj. La komparo mem estas fragmenta vido (kaj konsekvence, distordita) de la realo, eĉ se ni forgesas kion la ekzemplo de Einstein sugestas: la komparoj aŭ mezuroj de la pasaĝero kaj la staciĉefo estos malsamaj kaj ili ambaŭ pensos, ke la alia eraras, eĉ kiam ambaŭ perceptis la realon ekzakte same kiel ĝi estas en la momento, kiam ambaŭ fulmoj falis sur la relvojojn.

© 2005 AIS-RSM Mexico | Kondicoj pri uzado | Pri la retpaĝo