Oficiala retpaĝo por disvastigi Unuecan Perceptadon

– La Unueca Perceptado estas la plej grava fakto de la menso kaj la malplej konata. Ĝi ne estas teorio. Ĝi estas paco, renoviĝo kaj kununueco. Ĝi estas la fino de la psikologia konflikto. La Unueca Perceptado estas la plena vekiĝo el la dormosufero de tiu inkubo kiu estas la ĉiutaga maldormo-fare de ni-. Ne sufiĉas difini Unuecan Perceptadon, sed oni bezonas studi la verkojn pri ĝi por vivi tiel konstante kaj sendistorde. La Unueca Perceptado estas la vera vivmaniero kiun bezonas la homaro jam. –
Ruben Feldman Gonzalez

Kion ni faras kun nia energio

Vi povas deŝarĝi ĉi plenan verkon pere de ĉi komputilaĵoj PDFDOC.
Por vidi ĉi verkojn oni bezonas havi en via komputilo Acrobat Reader © por PDF formato aŭ ono bezonas Word Viewer © por DOC formato.

Kuernavako, Meksikio, la 11-an de junio 2006.

Kiel kutime, je la preciza 11-a horo matene alvenis en la kunsidon niaj sepdekjaraj geamikoj.

Eble je tiu agho estas pli “facile” interesighi pri Unueca Perceptado, au kiam ni mem alfrontas morton, kiel okazis al S-ro Enrike Rodríguez, kies mematesto povas esti vidita che: www.percepcionunitaria.org

Post saluti unu la aliajn kaj rakonti niajn novajhojn, mi legis salutmesaghon de Rubén Feldman González (RFG) por la partoprenantoj en la kunsido. Ankau ni legis alian mesaghon de li publikita che forumo “Zoé” [el la kristeca greka lingvo “vera vivo”, kiu diferencas de radiko “bio”].

Poste ni legis eseon nomata “Murdema Pensmaniero” de RFG, kiu estas enhavanta che la libro “La Menso kaj la Ne-divida Realo” [“La Mente y la Realidad Indivisa”-RFG] de la sama verkisto. Chi tiu eseo povas esti elshutita el www.percepcionunitaria.org

Ni diru ke la eseo “Murdema Pensmaniero” estis prezentita la 5-an de aprilo-2006 che UNAMo [Universitato Nacia Autonoma de Meksikio]

Ni ankau legis du leterojn de la edukiisto Jiddu Krishnamurti (JK) kiuj estis verkitaj de li por lernejoj kreitaj de li kaj siaj geamikoj.

Iu demandis kion volas diri JK kiam diras “observi detale”. Tiuj vortoj de JK devas esti legitaj rilate al aliaj vortoj de li kie li diras ke la sensaro devas esti plene aktivema, ktp. Vidu leterojn verkitaj la 1-an de majo 1979, kaj la 1-an de julio 1979, ktp., ktp., ktp.

Unueca Perceptado estas difinata kiel percepti chion percepteblan, jam, samtempe, silente, kaj sen-ambicie kaj sen-cele.

Ni klarigu ke la vorto “Unueca Perceptado” ne estas la fakto mem de ghi kaj ke pensadi au meditadi pri tio kio estas Unueca Perceptado, ne estas esti, fakte ghis fakte, je Unueca Perceptado.

Iu komentis ke legis dialogon de JK nomata “La Torento”.

Che chi-tiu punkto, mi memoras ke meksika psikologiisto Jorge González diris chi tie en Meksikurbo - kiam li estis tie por la Kongreso pri Holokinetika Psikologio je aprilo-2006 - ke “pensa estajho” ekzistas ene de la torento (volbo C de la menso) kaj ke ni mem estas la torento kiam ni ne estas je Unueca Perceptado (volbo B de la menso); sed kiam ni estas je Unueca Perceptado sen parola vorto au pensada, tie ne estas la torento. Tio estas nia oportuneco.

Pensada estajho “vivas” en la volbo C de la menso.

Se ni ne estas je Unueca Perceptado, ni estas en la torento.

Ni klarigu ke la filozofa vorto “esti” (greke: “onto”) ne rilatas al la fakto de la Unueca Perceptado, char ghi estas vorto filozofa kaj filozofio estis difinita multmaniere tra sia historio. JK difinis ghin kiel “ami la veron”, kaj “la vero ne povas esti ripetita”.

Lau mia scio, je la hebrea lingvo de la Biblio, “Dio” estas la unusola esto kiu estas; “Dio” estas difinita kiel “tio kio estas”. Sed, chu tio helpas nin por vivi je Unueca Perceptado?

Ni diru ke egoo ne ekzistas je la jamo –kiel diras RFG.

Je la flua dialogo ni demandis al ni mem: Chu ni vivas en nia chiutaga vivo je Unueca Perceptado?  Chu ni investas nian energion je Unueca Perceptado?

Unu el salutmesaghoj de RFG diras ke ni devas uzi chiujn niajn energiojn por vivi je volbo B, je Unueca Perceptado, kaj ke estas vere malfacile vivi je Unueca Perceptado, kaj pro tio ni devas investi chiujn niajn energiojn je ghi.

Vivi je Unueca Perceptado eble estas malfacile char ni estas kio ni estis dum jarmiloj; ni emfazas volbon C de la menso, do, ni vivas kondichigitaj. Ni faras grupojn, ni dividas unu kontrau la aliaj, ktp.

Sed, chu ne la homo deziris iri en la lunon kaj eniris tien? Chu vere estas pli malfacile vivi je Unueca Perceptado ol iri en la lunon?

Kiam mi demandas al mi mem se mi vivas je Unueca Perceptado, ankau mi demandas al mi kion mi faras kun miaj energioj.

Multaj komentis ke ni uzas nian energion nur por pensadi, meditadi, char ni investas nian energion en la volbo C de la menso. Tion ni faras dum la tago: nur pensadi.

Sed, chu tio respondas nian demandon: kion ni faras kun nia energio? Chu ni vere vivas je Unueca Perceptado?

Ni memoru ke JK diras ke pensado estas “malvera perceptado”. Ni memoru la “Leterojn por Lernejoj” de JK [Letters to the Schools, Jiddu Krishnamurti, Krishnamurti Foundation Trust Ltd., London 1981]. Vidu leterojn verkitaj la 1-an kaj 15-an de augusto 1979.

Se la egoo estas kreajho de pensado (kiel ghi vere estas), do, kial ghi kauzas tro multajn problemojn? Kial egoa iluzio kauzas problemojn?

Por respondi chi tiun demando, denove naskis “multajn respondojn”.

Chu estas malfacile fari demandon sen respondi ghin?

Ni denove reiras al nia demando: Chu ni investas nian energion por vivi je Unueca Perceptado? Chu mi vivas mia chiutaga vivo je Unueca Perceptado?

Chu mi vere vidis ke je Unueca Perceptado ne estas konflikto, au chu mi ankorau dubas tion?

Iu diris ke iu china filozofio diras ke ni misuzas nian energion diversmaniere (mi ne memoras kiel), sed, chu tio respondas al nia demando?

Chu ni vere vivas je Unueca Perceptado?

Alia persono komentis: “mi spertis ion eksterordinara”, sed tio ankau ne respondas nian demandon.

Se mi spertis ion eksterordinara, chu tio helpas min por vivi je Unueca Perceptado? El tio nature naskas chi-tiun alian demandon: Chu ni vere komprenas tion kio estas la ne-re-leva tempo, kiu estas esprimita de David Bohm?

Je la fluema dialogo, iu komentis ke iam iu diris: “ni murdas nian energion.”

Tre bone, sed, je kiu senco ni “murdas” nian energion? Chu tiu persono diras ke ni ne investas nian energion je Unueca Perceptado?

Chu mi vere komprenas la gravecon de Unueca Perceptado?

Unueca Perceptado ne estas “alia parolado” inter la aliaj, sed la volbo B de la menso, la pordo al volbo A au al “kosma volbo” de la menso.

La skemo pri la tri volboj de la menso (C, B, kaj A) estos je la homara historio unu el la plej gravaj eltrovoj de’l 20-a jarcento kaj estos la fundamento por la venontaj jarcentoj – kompreneble, se la homaro travivus preter sian psikologian koutouecon, la malpurigon de la mondo, la amasmurdilojn, ktp., ktp., ktp.

Do, chu la homaro travivos preter sia Fragmenteca Perceptado?

Iu diris: “Unueca Perceptado estas spaco sen konflikto”.

Al la demando “kio estas la homo”, ni ankau demandas: chu la homo estas nur besto kun lingvo, rezonado, au estas io pli ol tio?

Chu la homo estas nure “homo sapiens”, au chu ni povas diri ke estas io pli ol “sapiens”?

Chu ni bezonas alian antropologion? Chu estas vere ke la homo preter nur fari “civilizacion”, “kulturon”, ktp., povas vivi je Unueca Perceptado se kauzi au krei konfliktojn?

Chu niaj kunsidoj por dialogi pri tio kio estas kaj tio kio ne estas Unueca Perceptado estas kerno au unu el la kernoj por la “nova kulturo” kiu emfazas la silenton, la volbon B de la menso?

Chu niaj kunsidoj por dialogi prio tio kio estas kaj tio kio ne estas Unueca Perceptado estas kerno au unu el la kernoj por la “nova kulturo” kiu ne emfazas bruon, volbon C de la menso?

Ne nur la homo estas influita de la socio, sed la socio mem estas kreita de la pensado, de la volbo C de la menso, kaj ni klarigu ke la perceptado de la pensado estas “fragmenteca”.

La homo, kiu emfazis volbon C de la menso ekde nememoreblaj tempoj, kreis chi tiun socion. Kiel JK diras: “vi estas la homaro”.

Ni vivas sen Unueca Perceptado char ni nekonas ghin, sed ankau char ni ne investas nian energion en ghi.

Vivi je Unueca Perceptado havas salajron, kaj vivi sen Unueca Perceptado havas prezon.

Chu ni povas fari demandon sen respondi ghin au respondi ghin silente?

Chu ni respondos la demandon el nia memoro au el la silento?

Chu estas malfacile vivi je Unueca Perceptado? Chu mi vivas en mia chiutaga vivo je Unueca Perceptado? Kion ni faras kun nia energio dum la tago, chiutage?

Au kiel kelkaj pasintaj tagoj diris al ni amiko de Kuernavako pere de retadreso:

Chu ni estas je Unueca Perceptado, momente ghis momente, fakte ghis fakte, el chi tie ghis chi tie…?

Luis L. Cordova Arellano
Komentoj: luiscordova@percepcionunitaria.org

© 2005 AIS-RSM Mexico | Kondicoj pri uzado | Pri la retpaĝo